MANIFESTO DE PRAGO DE LA MOVADO POR LA INTERNACIA LINGVO ESPERANTO
   ==================================================================
                                                                        

 Ni, anoj de la tutmonda movado por la progresigo de Esperanto,
 - direktas ^ci tiun manifeston al ^ciuj registaroj, internaciaj organizoj, 
  kaj homoj de bona volo,
 - deklaras nian intencon firmvole plulabori por la celoj ^ci tie esprimitaj, kaj
 - invitas ^ciun unuopan organiza^jon kaj homon ali^gi al nia strebado.

 Lan^cita en 1887 kiel projekto de helplingvo por internacia komunikado, 
 kaj rapide evoluinta en vivoplenan, nuancori^can lingvon, Esperanto jam 
 de pli ol jarcento funkcias por kunligi homojn trans lingvaj kaj kulturaj 
 baroj. Intertempe la celoj de ^giaj parolantoj ne perdis gravecon kaj 
 aktualecon. Nek la tutmonda uzado de kelkaj naciaj lingvoj, nek progresoj 
 en la komunikad-tekniko, nek la malkovro de novaj metodoj de lingvo-instruado 
 ver^sajne realigos jenajn principojn, kiujn ni konsideras esencaj por justa 
 kaj efika lingva ordo.

 1. Demokratio
 -------------
 Komunika sistemo, kiu tutvive privilegias iujn homojn, sed postulas de aliaj, 
 ke ili investu jarojn da penoj por atingi malpli altan gradon 
 de kapablo, estas fundamente maldemokratia. Kvankam, kiel ^ciu lingvo, 
 Esperanto ne estas perfekta, ^gi ege superas ^ciun rivalon en la sfero 
 de egaleca tutmonda komunikado. 

 Ni asertas, ke lingva malegaleco sekvigas komunikan malegalecon je ^ciuj niveloj, 
 inkluzive de la internacia nivelo. Ni estas movado por demokratia komunikado.

 2. Transnacia edukado
 ---------------------
 ^Ciu etna lingvo estas ligita al difinita kulturo kaj naci(ar)o. Ekzemple 
 la lernejano kiu studas la anglan lernas pri la kulturo, geografio kaj politiko 
 de la anglalingvaj landoj, precipe Usono kaj Britio. La lernejano kiu studas 
 Esperanton lernas pri mondo sen limoj, en kiu ^ciu lando prezenti^gas kiel hejmo. 

 Ni asertas ke la edukado per iu ajn etna lingvo estas ligita al difinita 
 perspektivo pri la mondo. Ni estas movado por transnacia edukado.

 3. Pedagogia efikeco
 --------------------
 Nur malgranda procenta^jo el tiuj, kiuj studas fremdan lingvon, ekmastras ^gin. 
 Plena posedo de Esperanto eblas e^c per memstudado. Diversaj studoj raportis 
 propedeutikajn efikojn al la lernado de aliaj lingvoj. Oni anka~u rekomendas 
 Esperanton kiel kernan eron en kursoj por la lingva konsciigo de lernantoj. 

 Ni asertas, ke la malfacileco de la etnaj lingvoj ^ciam prezentos obstaklon 
 por multaj lernantoj, kiuj tamen profitus el la scio de dua lingvo. Ni estas 
 movado por efika lingvoinstruado.

 4. Plurlingveco
---------------
 La Esperanto-komunumo estas unu el malmultaj mondskalaj lingvokomunumoj 
 kies parolantoj estas senescepte du- a~u plurlingvaj. ^ciu komunumano akceptis 
 la taskon lerni almena~u unu fremdan lingvon ^gis parola grado. Multokaze tio 
 kondukas al la scio de kaj amo al pluraj lingvoj kaj ^generale al pli vasta 
 persona horizonto. 

 Ni asertas ke la anoj de ^ciuj lingvoj, grandaj kaj malgrandaj, devus disponi 
 pri reala ^sanco por alproprigi duan lingvon ^gis alta komunika nivelo. Ni estas 
 movado por la provizo de tiu ^sanco.

 5. Lingvaj rajtoj
 -----------------
 La malegala disdivido de potenco inter la lingvoj estas recepto por konstanta 
 lingva malsekureco, a~u rekta lingva subpremado, ^ce granda parto de la monda 
 lo^gantaro. En la Esperanto-komunumo, la anoj de lingvoj grandaj kaj malgrandaj, 
 oficialaj kaj neoficialaj, kunvenas sur ne~utrala tereno, dank' al la reciproka 
 volo kompromisi. Tia ekvilibro inter lingvaj rajtoj kaj respondecoj liveras 
 precedencon por evoluigi kaj pritaksi aliajn solvojn al la lingva malegaleco 
 kaj lingvaj konfliktoj. 

 Ni asertas, ke la vastaj potencodiferencoj inter la lingvoj subfosas la 
 garantiojn, esprimitajn en tiom da internaciaj dokumentoj, de egaleca traktado 
 sendistinge pri la lingvo. Ni estas movado por lingvaj rajtoj.

 6. Lingva diverseco
 -------------------
 La naciaj registaroj emas konsideri la grandan diversecon de lingvoj en la mondo 
 kiel baron al komunikado kaj evoluigo. Por la Esperanto- komunumo, tamen, 
 la lingva diverseco estas konstanta kaj nemalhavebla fonto de ri^ceco. Sekve, 
 ^ciu lingvo, kiel ^ciu viva^jospecio, estas valora jam pro si mem kaj inda 
 je protektado kaj subtenado. 

 Ni asertas, ke la politiko de komunikado kaj evoluigo, se ^gi ne estas bazita 
 sur respekto al kaj subteno de ^ciuj lingvoj, kondamnas al formorto la plimulton 
 de la lingvoj de la mondo. Ni estas movado por lingva diverseco.

 7. Homa emancipi^go
 -------------------
 ^Ciu lingvo liberigas kaj malliberigas siajn anojn, donante al ili la povon 
 komuniki inter si, barante la komunikadon kun aliaj. Planita kiel universala 
 komunikilo, Esperanto estas unu la la grandaj funkciantaj projektoj de la homa 
 emancipi^go  - projekto por ebligi al ^ciu homo partopreni kiel invididuo 
 en la homara komunumo, kun firmaj radikoj ^ce sia loka kultura kaj lingva 
 identeco, sed ne limigita de ili. 

 Ni asertas, ke la ekskluziva uzado de naciaj lingvoj neeviteble starigas barojn 
 al la liberecoj de sinesprimado, komunikado kaj asocii^go. Ni estas movado 
 por la homa emancipi^go.

 akceptita dum la UK en Prago, la 20-an de julio 1996